Evangelio laŭ Johano 9:34
Ili respondis kaj diris al li: Vi tute naskiĝis en pekoj, kaj ĉu vi nin instruas? Kaj ili forpelis lin eksteren.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
33Se ĉi tiu homo ne estus de Dio, li nenion povus fari.
35Jesuo aŭdis, ke ili forpelis lin; kaj trovinte lin, li diris al li: Ĉu vi kredas al la Filo de Dio?
Read all of Evangelio laŭ Johano 9
Cross References
Exodus 2:14Kaj tiu diris: Kiu faris vin estro kaj juĝanto super ni? ĉu vi intencas mortigi min, kiel vi mortigis la Egipton? Tiam Moseo ektimis, kaj diris: Videble la afero fariĝis sciata.
Job 14:4Ĉu povas purulo deveni de malpurulo? Neniu.
Job 25:4Kiel povas homo esti prava antaŭ Dio? Kaj kiel naskito de virino povas esti pura?
Proverbs 9:7Kiu instruas blasfemanton, tiu prenas sur sin malhonoron; Kaj kiu penas ĝustigi malpiulon, tiu estas mokata.
Proverbs 26:12Ĉu vi vidas homon, kiu estas saĝa en siaj okuloj? Estas pli da espero por malsaĝulo ol por li.
Isaiah 65:5kiuj diras: Iru for, ne alproksimiĝu al mi, ĉar mi estas pli sankta ol vi. Tiuj estas fumo por Mia nazo, fajro brulanta la tutan tagon.