Evangelio laŭ Johano 9:7
kaj diris al li: Iru, lavu vin en la lageto de Ŝiloaĥ (tio estas, Sendito). Li do foriris, kaj sin lavis, kaj revenis vidanta.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Evangelio laŭ Johano 9
Cross References
Exodus 4:11Kaj la Eternulo diris al li: Kiu faris buŝon al la homo? aŭ kiu faras muta aŭ surda aŭ vidanta aŭ blinda? ĉu ne Mi, la Eternulo?
Nehemiah 3:15La Pordegon de la Fonto konstruis Ŝalun, filo de Kol-Ĥoze, estro de la distrikto de Micpa; li konstruis ĝin kaj tegis ĝin, kaj starigis ĝiajn pordojn, serurojn, kaj riglilojn; ankaŭ la muregon ĉe la lageto Ŝelaĥ de la reĝa ĝardeno kaj ĝis la ŝtupoj, kiuj iras malsupren de la urbo de David.
Isaiah 8:6Pro tio, ke ĉi tiu popolo malŝatis la akvon de Ŝiloaĥ, kiu fluas kviete, kaj ĝojas pro Recin kaj pro la filo de Remalja:
Isaiah 32:3La okuloj de vidantoj ne estos fermitaj, kaj la oreloj de aŭdantoj atentos.
Isaiah 42:7por malfermi okulojn blindajn, por elkonduki el malliberejo malliberulojn, el domo ŝlosita sidantajn en mallumo.
Isaiah 43:8Elirigu la popolon blindan, kiu tamen havas okulojn, kaj la surdulojn, kiuj tamen havas orelojn.