Libro de Jona 3:6
Kiam tion aŭdis la reĝo de Nineve, li leviĝis de sia trono, demetis de si sian reĝan veston, kovris sin per sakaĵo, kaj sidiĝis sur cindro.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Esther 4:1Kiam Mordeĥaj eksciis ĉion, kio fariĝis, tiam Mordeĥaj disŝiris siajn vestojn, metis sur sin sakaĵon kaj cindron, eliris en la mezon de la urbo, kaj kriis per laŭta kaj maldolĉa voĉo.
Job 2:8Li prenis potpecon, por skrapadi sin per ĝi, sidante meze de cindro.
Psalms 2:10Kaj nun, ho reĝoj, prudentiĝu; Instruiĝu, juĝistoj de la tero!
Jeremiah 13:18Diru al la reĝo kaj al la reĝino: Sidiĝu pli malalte, ĉar la krono de via majesto defalis de via kapo.
Lamentations 3:29Li metas sian buŝon en polvon, kredante, ke ekzistas espero;
Daniel 9:3Kaj mi turnis mian vizaĝon al Dio, la Sinjoro, por preĝi kaj petegi, en fastado, sakaĵo, kaj cindro.