Libro de Josuo 10:1
Kiam Adoni-Cedek, reĝo de Jerusalem, aŭdis, ke Josuo prenis Ajon kaj ekstermis ĝin; ke kiel li agis kun Jeriĥo kaj kun ĝia reĝo, tiel li agis kun Aj kaj kun ĝia reĝo; kaj ke la loĝantoj de Gibeon faris pacon kun Izrael kaj restis inter ili:
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Joshua 6:21Kaj ili ekstermis per glavo ĉion, kio estis en la urbo, la virojn kaj virinojn, junulojn kaj maljunulojn, bovojn kaj ŝafojn kaj azenojn.
Joshua 8:22Kaj tiuj el la urbo eliris renkonte al ili, kaj ili troviĝis en la mezo inter la Izraelidoj, el kiuj unuj estis sur unu flanko kaj aliaj sur la dua flanko, kaj ili batis ilin tiel, ke neniu el ili restis kaj neniu povis forkuri.
Joshua 9:15Kaj Josuo faris pacon kun ili, kaj starigis interligon kun ili, por lasi ilin vivaj; kaj la ĉefoj de la komunumo ĵuris al ili.
Joshua 11:19Ne ekzistis urbo, kiu faris pacon kun la Izraelidoj, krom la Ĥividoj, loĝantoj en Gibeon; ĉiujn ili prenis per milito.