Libro de Josuo 10:12
Tiam Josuo parolis al la Eternulo en la tago, en kiu la Eternulo transdonis la Amoridojn al la Izraelidoj; kaj li diris antaŭ la ĉeestanta Izrael: Suno, haltu super Gibeon, Kaj luno super la valo de Ajalon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Deuteronomy 4:19Kaj, levinte viajn okulojn al la ĉielo kaj vidinte la sunon kaj la lunon kaj la stelojn kaj la tutan armeon de la ĉielo, ne forlogiĝu, kaj ne adorkliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin, kiujn la Eternulo, via Dio, destinis por ĉiuj popoloj sub la tuta ĉielo.
Joshua 10:13Kaj la suno haltis, kaj la luno staris tiel longe, Kiel la popolo faris venĝon al siaj malamikoj. Tio estas ja skribita en la libro de la Justulo. Kaj la suno staris meze de la ĉielo, kaj ne rapidis subiri preskaŭ dum tuta tago.
Joshua 21:24Ajalon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Gat-Rimon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn.
1 Samuel 12:18Kaj Samuel ekvokis al la Eternulo, kaj la Eternulo donis tondrojn kaj pluvon en tiu tago; kaj forte ektimis la tuta popolo la Eternulon kaj Samuelon.
2 Kings 20:9Jesaja respondis: Tio estos por vi la pruvosigno de la Eternulo, ke la Eternulo plenumos tion, kion Li diris: ĉu la hormontra ombro iru antaŭen je dek gradoj, aŭ ĉu ĝi iru returne je dek gradoj?
2 Kings 20:11Tiam la profeto Jesaja vokis al la Eternulo, kaj Li retiris la hormontran ombron malantaŭen je dek gradoj sur la hormontrilo de Aĥaz, sur kiu ĝi malsupriĝis.