Libro de Josuo 10:26
Kaj poste Josuo frapis ilin, kaj mortigis ilin, kaj pendigis ilin sur kvin arboj; kaj ili pendis sur la arboj ĝis la vespero.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Deuteronomy 21:22Se iu fariĝos kulpa pri peko, kiu meritas morton, kaj li estos mortigita kaj vi pendigos lin sur arbo:
Joshua 8:29Kaj la reĝon de Aj li pendigis sur arbo, kie li restis ĝis la vespero; kaj kiam la suno subiris, Josuo ordonis, kaj oni deprenis lian kadavron de la arbo, kaj ĵetis ĝin antaŭ la pordegon de la urbo, kaj amasigis super ĝi grandan amason da ŝtonoj, kiu restis ĝis hodiaŭ.
1 Samuel 15:33Kaj Samuel diris: Kiel via glavo seninfanigis virinojn, via patrino fariĝos seninfana inter la virinoj. Kaj Samuel dishakis Agagon antaŭ la Eternulo en Gilgal.
2 Samuel 21:9Kaj li transdonis ilin en la manojn de la Gibeonanoj, kaj ĉi tiuj pendigis ilin sur la monto antaŭ la Eternulo. Tiel ili falis sepope kune; ili estis mortigitaj en la unuaj tagoj de la rikolto, en la komenco de la rikolto de hordeo.
Esther 7:9Ĥarbona, unu el la eŭnukoj antaŭ la reĝo, diris: Jen eĉ la arbo, kiun Haman pretigis por Mordeĥaj, kiu parolis bonon por la reĝo, staras en la domo de Haman; ĝi havas la alton de kvindek ulnoj. Tiam la reĝo diris: Pendigu lin sur ĝi.
Psalms 149:7Por fari venĝon super la popoloj, Punkorektadon super la gentoj;