Libro de Josuo 11:12
Kaj ĉiujn urbojn de tiuj reĝoj kaj ĉiujn iliajn reĝojn Josuo prenis, kaj mortigis ilin per glavo, ekstermis ilin, kiel ordonis Moseo, servanto de la Eternulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Deuteronomy 7:2kaj kiam la Eternulo, via Dio, transdonos ilin al vi, kaj vi venkobatos ilin; tiam anatemu ilin, ne faru kun ili interligon kaj ne indulgu ilin.
Deuteronomy 20:16Sed al tiuj urboj de tiuj popoloj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon, lasu la vivon al neniu animo;
Joshua 8:31kiel ordonis Moseo, servanto de la Eternulo, al la Izraelidoj, kiel estas skribite en la libro de instruo de Moseo, altaron el ŝtonoj nehakitaj, sur kiujn oni ne levis feron. Kaj oni alportis sur ĝi bruloferojn al la Eternulo, kaj oni buĉis pacoferojn.
Joshua 10:20Kaj kiam Josuo kaj la Izraelidoj finis bati ilin per tre granda venkobato ĝis preskaŭ plena ekstermo, kaj la restintoj el ili forkuris en la fortikigitajn urbojn,
Joshua 10:30Kaj la Eternulo transdonis ankaŭ ĝin kaj ĝian reĝon en la manon de Izrael; kaj li per glavo batis ĝin kaj ĉion vivantan, kio estis en ĝi; li lasis en ĝi neniun restanton. Kaj li agis kun ĝia reĝo, kiel li agis kun la reĝo de Jeriĥo.
Joshua 10:35Kaj ili prenis ĝin en tiu tago, kaj ekstermis ĝin per glavo, kaj ĉion vivantan en ĝi li ekstermis en tiu tago, simile al ĉio, kion li faris al Laĥiŝ.