Libro de Josuo 11:16
Tiamaniere Josuo prenis tiun tutan landon, la monton kaj la tutan sudan parton kaj la tutan landon Goŝen kaj la malaltaĵon kaj la stepon kaj la monton de Izrael kun ĝia bazo;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Numbers 34:2Ordonu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi venos en la landon Kanaanan, tiu lando fariĝu via posedaĵo, la lando Kanaana laŭ siaj limoj.
Deuteronomy 34:2kaj la tutan teron de Naftali kaj la teron de Efraim kaj Manase kaj la tutan teron de Jehuda ĝis la ekstrema maro,
Joshua 10:41Kaj Josuo batis ilin de Kadeŝ-Barnea ĝis Gaza, kaj la tutan landon Goŝen, ĝis Gibeon.
Joshua 11:21Kaj en tiu tempo venis Josuo, kaj ekstermis la Anakidojn sur la monto, en Ĥebron, en Debir, en Anab, kaj sur la tuta monto de Jehuda kaj sur la monto de Izrael; kun iliaj urboj Josuo ekstermis ilin.
Ezekiel 17:23Sur la alta monto de Izrael Mi ĝin plantos, kaj ĝi elkreskigos branĉojn kaj donos fruktojn kaj fariĝos belega cedro; kaj loĝos sub ĝi ĉiaspecaj birdoj, ĉiaspecaj flugiluloj nestos en la ombro de ĝiaj branĉoj.
Ezekiel 36:8sed vi, montoj de Izrael, elkreskigos viajn branĉojn kaj alportados viajn fruktojn al Mia popolo Izrael; ĉar ili baldaŭ venos.