Joshua 13:6
ĉiuj loĝantoj de la montoj, de Lebanon ĝis Misrefot-Maim, ĉiuj Cidonanoj. Mi forpelos ilin de antaŭ la Izraelidoj; dividu ĉion kiel partojn heredajn por Izrael, kiel Mi ordonis al vi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
7Kaj nun dividu ĉi tiun landon en heredajn partojn por la naŭ triboj kaj por la duontribo de Manase.
Cross References
Exodus 23:30Iom post iom Mi forpelos ilin de antaŭ vi, ĝis vi multiĝos kaj posedos la landon.
Numbers 33:54Kaj dispartigu al vi la landon per loto konforme al viaj familioj; al la plinombra donu pli grandan posedaĵon, kaj al la malplinombra donu malpli grandan posedaĵon; kie al iu trafos la loto, tie estu lia posedaĵo; laŭ la triboj de viaj patroj prenu al vi posedaĵojn.
Joshua 11:8Kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de la Izraelidoj, kaj ĉi tiuj batis ilin, kaj persekutis ilin ĝis Granda Cidon kaj ĝis Misrefot-Maim, kaj ĝis la valo de Micpe oriente, kaj batis ilin tiel, ke ili lasis al ili neniun restanton.
Joshua 14:1Kaj jen estas, kion la Izraelidoj ekposedis en la lando Kanaana, kaj kion posedigis al ili la pastro Eleazar, kaj Josuo, filo de Nun, kaj la familiestroj de la triboj de Izrael.
Joshua 23:5Kaj la Eternulo, via Dio, forpuŝos ilin de antaŭ vi kaj forpelos ilin de antaŭ vi; kaj vi ekposedos ilian landon, kiel diris al vi la Eternulo, via Dio.
Judges 2:21tial Mi ankaŭ forpelos de ili neniun el la popoloj, kiujn restigis Josuo, kiam li mortis;