Libro de Josuo 14:12
Donu do al mi nun ĉi tiun monton, pri kiu la Eternulo parolis en tiu tago; ĉar vi aŭdis en tiu tago, ke tie estas Anakidoj kaj grandaj kaj fortikigitaj urboj; eble la Eternulo estos kun mi kaj mi forpelos ilin, kiel diris la Eternulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
13Tiam Josuo benis lin, kaj donis Ĥebronon al Kaleb, filo de Jefune, kiel posedaĵon.
Cross References
Numbers 13:33kaj tie ni vidis la gigantojn, la idojn de Anak el la gigantoj, kaj ni estis en niaj okuloj kiel lokustoj, kaj tiaj ni estis ankaŭ en iliaj okuloj.
Numbers 14:9Nur ne ribelu kontraŭ la Eternulo, kaj ne timu la popolon de la lando, ĉar nia manĝotaĵo ili estas; ilia ŝirmo foriĝis de ili, kaj la Eternulo estas kun ni; ne timu ilin.
Deuteronomy 9:1Aŭskultu, ho Izrael! vi transiras nun Jordanon, por iri kaj ekposedi popolojn, kiuj estas pli grandaj kaj pli fortaj ol vi, urbojn grandajn kaj fortikigitajn ĝis la ĉielo,
Joshua 11:21Kaj en tiu tempo venis Josuo, kaj ekstermis la Anakidojn sur la monto, en Ĥebron, en Debir, en Anab, kaj sur la tuta monto de Jehuda kaj sur la monto de Izrael; kun iliaj urboj Josuo ekstermis ilin.
Judges 1:20Kaj oni donis al Kaleb Ĥebronon, kiel diris Moseo; kaj li elpelis el tie la tri filojn de Anak.
2 Chronicles 14:11Kaj Asa ekvokis al la Eternulo, sia Dio, kaj diris: Ho Eternulo, por Vi ne estas diferenco helpi al grandnombrulo aŭ al senfortulo; helpu do al ni, ho Eternulo, nia Dio, ĉar sur Vi ni nin apogas kaj en Via nomo ni venis kontraŭ ĉi tiun grandan anaron. Ho Eternulo, Vi estas nia Dio; kontraŭ Vi neniu homo montriĝu forta.