Libro de Josuo 14:4
ĉar la idoj de Jozef estis du triboj, Manase kaj Efraim; kaj al la Levidoj oni ne donis parton en la lando, sed nur urbojn por loĝado, kune kun iliaj antaŭurboj por iliaj brutoj kaj por ilia havo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
5Kiel la Eternulo ordonis al Moseo, tiel faris la Izraelidoj kaj dividis la teron.
Cross References
Genesis 41:52Kaj al la dua li donis la nomon Efraim, ĉar, li diris, Dio faris min fruktoporta en la lando de mia suferado.
Genesis 48:6Sed viaj infanoj, kiuj naskiĝos al vi post ili, estu viaj; per la nomo de siaj fratoj ili estos nomataj en sia hereda parto.
Joshua 16:4Tion ricevis kiel posedaĵon Manase kaj Efraim, filoj de Jozef.
1 Chronicles 5:1La filoj de Ruben, unuenaskito de Izrael. (Li estis la unuenaskito; sed kiam li malhonoris la liton de sia patro, lia unuenaskiteco estis fordonita al la filoj de Jozef, filo de Izrael, kaj li ne estis enskribita en la genealogian liston kiel unuenaskito;