Libro de Josuo 15:13
Kaj al Kaleb, filo de Jefune, estis donita parto meze de la Jehudaidoj, laŭ la diro de la Eternulo al Josuo, la urbo de Arba, patro de Anak (tio estas Ĥebron).
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
14Kaj Kaleb elpelis el tie la tri filojn de Anak: Ŝeŝaj kaj Aĥiman kaj Talmaj, la naskitojn de Anak.
Cross References
Genesis 13:18Kaj Abram forprenis sian tendon, kaj iris kaj ekloĝis en la arbareto Mamre, kiu estas en Ĥebron; kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo.
Numbers 14:23ne vidos la landon, pri kiu Mi ĵuris al iliaj patroj, kaj ĉiuj, kiuj incitis Min, ne vidos ĝin.
Joshua 11:21Kaj en tiu tempo venis Josuo, kaj ekstermis la Anakidojn sur la monto, en Ĥebron, en Debir, en Anab, kaj sur la tuta monto de Jehuda kaj sur la monto de Izrael; kun iliaj urboj Josuo ekstermis ilin.
Joshua 14:13Tiam Josuo benis lin, kaj donis Ĥebronon al Kaleb, filo de Jefune, kiel posedaĵon.
Joshua 20:7Kaj ili konsekris la urbon Kedeŝ en Galileo, sur la monto de Naftali, kaj Ŝeĥem, sur la monto de Efraim, kaj Kirjat-Arba (tio estas Ĥebron), sur la monto de Jehuda.
Judges 1:10Kaj Jehuda iris al la Kanaanidoj, kiuj loĝis en Ĥebron (la nomo de Ĥebron antaŭe estis Kirjat-Arba), kaj venkobatis Ŝeŝajon kaj Aĥimanon kaj Talmajon.