Libro de Josuo 15:7
Kaj la limo leviĝas al Debir de la valo Aĥor, kaj norde ĝi turniĝas al Gilgal, kiu estas kontraŭ la altaĵo Adumim, kiu estas sude de la torento; kaj la limo pasas al la akvo En-Ŝemeŝ kaj finiĝas ĉe En-Rogel.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Joshua 4:19Kaj la popolo eliris el Jordan en la deka tago de la unua monato, kaj ili starigis sian tendaron en Gilgal, oriente de Jeriĥo.
Joshua 7:24Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael prenis Aĥanon, filon de Zeraĥ, kaj la arĝenton kaj la mantelon kaj la stangeton da oro, kaj liajn filojn kaj liajn filinojn, kaj liajn bovojn kaj liajn azenojn kaj liajn ŝafojn, kaj lian tendon, kaj ĉion, kio apartenis al li, kaj elkondukis ilin en la valon Aĥor.
Joshua 10:38Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael iris returne al Debir, kaj militis kontraŭ ĝi.
Joshua 15:15Kaj de tie li iris al la loĝantoj de Debir; la nomo de Debir antaŭe estis Kirjat-Sefer.
1 Kings 1:9Adonija buĉis ŝafojn kaj bovojn kaj grasigitajn brutojn ĉe la ŝtono Zoĥelet, kiu kuŝas apud En-Rogel; kaj li invitis ĉiujn siajn fratojn, la filojn de la reĝo, kaj ĉiujn Jehudaanojn, kiuj servis al la reĝo.
Hosea 2:5ĉar ilia patrino malĉastis, ilia naskintino malhonoris sin; ĉar ŝi diris: Mi sekvos miajn amistojn, kiuj donas al mi mian panon kaj mian akvon, miajn lanaĵojn kaj miajn linaĵojn, mian oleon kaj miajn drinkaĵojn.