Libro de Josuo 16:10
Kaj ili ne forpelis la Kanaanidojn, kiuj loĝis en Gezer; kaj la Kanaanidoj restis meze de la Efraimidoj ĝis la nuna tago, servante kiel tributuloj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Numbers 33:52tiam forpelu de antaŭ vi ĉiujn loĝantojn de la lando, kaj detruu ĉiujn iliajn figurojn, kaj ĉiujn iliajn fanditajn bildojn detruu, kaj ĉiujn iliajn altaĵojn ekstermu;
Joshua 15:63Sed la Jebusidojn, loĝantojn de Jerusalem, la Jehudaidoj ne povis forpeli; kaj la Jebusidoj restis kun la Jehudaidoj en Jerusalem ĝis la nuna tago.
Judges 1:29Kaj Efraim ne elpelis la Kanaanidojn, kiuj loĝis en Gezer; kaj la Kanaanidoj loĝis inter li en Gezer.
1 Kings 9:16(Faraono, reĝo de Egiptujo, venis kaj venkoprenis Gezeron kaj forbruligis ĝin per fajro, kaj mortigis la Kanaanidojn, kiuj loĝis en la urbo, kaj li donis ĝin kiel donacon al sia filino, edzino de Salomono.)
2 Chronicles 8:8el iliaj infanoj, kiuj restis post ili en la lando kaj kiujn la Izraelidoj ne ekstermis, Salomono faris tributulojn ĝis la nuna tago.