Libro de Josuo 17:13
Sed kiam la Izraelidoj plifortiĝis, ili faris la Kanaanidojn tributuloj, sed ne forpelis ilin.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
12La filoj de Manase ne povis preni tiujn urbojn; kaj la Kanaanidoj plue restis en tiu lando.
Cross References
Deuteronomy 20:11Kaj se ĝi respondos al vi per paco kaj malfermos sin antaŭ vi, tiam la tuta popolo, kiu troviĝos en ĝi, pagu al vi tributon kaj servu vin.
Judges 1:28Kiam Izrael fortiĝis, li faris la Kanaanidojn tributuloj, sed ne elpelis ilin.
Judges 1:33Naftali ne forpelis la loĝantojn de Bet-Ŝemeŝ, nek la loĝantojn de Bet-Anat; kaj li loĝis meze de la Kanaanidoj, loĝantoj de la lando; kaj la loĝantoj de Bet-Ŝemeŝ kaj de Bet-Anat fariĝis liaj tributuloj.
2 Samuel 3:1Kaj la milito estis longedaŭra inter la domo de Saul kaj la domo de David. Sed David fariĝadis ĉiam pli forta, kaj la domo de Saul fariĝadis ĉiam pli malforta.
2 Chronicles 8:8el iliaj infanoj, kiuj restis post ili en la lando kaj kiujn la Izraelidoj ne ekstermis, Salomono faris tributulojn ĝis la nuna tago.
Philippians 4:13Mi ĉion povas fari en tiu, kiu min fortikigas.