Libro de Josuo 17:18
sed vi havos monton, sur kiu estas arbaro; elhaku ĝin, kaj ĝi estos via ĝis sia fino; ĉar vi forpelos la Kanaanidojn, malgraŭ ke ili havas ferajn ĉarojn, kaj malgraŭ ke ili estas fortaj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Numbers 14:6Kaj Josuo, filo de Nun, kaj Kaleb, filo de Jefune, el tiuj, kiuj esplorrigardis la landon, disŝiris siajn vestojn,
Deuteronomy 33:17Lia unuenaskita bovido estas belega, Kaj liaj kornoj estas kiel kornoj de bubalo; Per ili li kornobatos ĉiujn popolojn kune ĝis la randoj de la tero. Tio estas la dekmiloj de Efraim, Tio estas la miloj de Manase.
Joshua 13:6ĉiuj loĝantoj de la montoj, de Lebanon ĝis Misrefot-Maim, ĉiuj Cidonanoj. Mi forpelos ilin de antaŭ la Izraelidoj; dividu ĉion kiel partojn heredajn por Izrael, kiel Mi ordonis al vi.
Joshua 17:15Kaj Josuo diris al ili: Se vi estas multnombra, iru supren en la arbaron, kaj elhaku al vi tie lokon en la lando de la Perizidoj kaj de la Rafaidoj; ĉar la monto de Efraim estas malvasta por vi.
Psalms 27:1La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi? La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri?
Isaiah 41:14Ne timu, vermo Jakob, malmultulo Izrael! Mi vin helpos, diras la Eternulo; kaj via Liberiganto estas la Sanktulo de Izrael.