Libro de Josuo 2:11
Ni aŭdis, kaj ektimis nia koro, kaj en neniu restis kuraĝo antaŭ vi; ĉar la Eternulo, via Dio, estas Dio en la ĉielo supre kaj sur la tero malsupre.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 15:14Aŭdis popoloj kaj ektremis; Teruro atakis la loĝantojn de Filiŝtujo.
Deuteronomy 1:28kien ni iru? Niaj fratoj ektimigis nian koron, dirante: La popolo estas pli granda kaj pli altkreska ol ni, la urboj estas grandaj kaj fortikigitaj ĝis la ĉielo, kaj ankaŭ Anakidojn ni tie vidis.
Deuteronomy 20:8Kaj plue la kontrolistoj parolu al la popolo, kaj diru: Kiu estas timema kaj senkuraĝa, tiu iru kaj revenu al sia domo, por ke li ne senkuraĝigu la koron de siaj fratoj, kiel lia koro estas.
Joshua 5:1Kaj kiam ĉiuj reĝoj de la Amoridoj, kiuj loĝis transe de Jordan okcidente, kaj ĉiuj reĝoj de la Kanaanidoj, kiuj loĝis apud la maro, aŭdis, ke la Eternulo elsekigis la akvon de Jordan antaŭ la Izraelidoj, ĝis ili transiris, tiam ektimis ilia koro, kaj ili ne havis plu kuraĝon antaŭ la Izraelidoj.
Joshua 9:24Kaj ili respondis al Josuo kaj diris: Estis dirite al viaj sklavoj, ke la Eternulo, via Dio, promesis al Sia servanto Moseo, ke Li donos al vi la tutan landon kaj ekstermos antaŭ vi ĉiujn loĝantojn de la lando; tial ni tre ektimis antaŭ vi pri nia vivo, kaj ni faris tiun aferon.
1 Kings 8:60por ke ĉiuj popoloj de la tero sciu, ke la Eternulo estas Dio kaj ke ne ekzistas alia.