Libro de Josuo 2:14
Kaj la viroj diris al ŝi: Nia animo mortu anstataŭ via, se vi ne rakontos pri ĉi tiu nia afero; kaj kiam la Eternulo donos al ni la landon, tiam ni faros al vi favorkoraĵon kaj fidelaĵon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 24:49Kaj nun se vi volas fari favorkoraĵon kaj ĝustaĵon al mia sinjoro, diru al mi; kaj se ne, vi ankaŭ diru al mi, kaj mi turnos min dekstren aŭ maldekstren.
Numbers 10:29Kaj Moseo diris al Ĥobab, filo de Reuel la Midjanido, la bopatro de Moseo: Ni vojiras al tiu loko, pri kiu la Eternulo diris: Ĝin Mi donos al vi; iru kun ni, kaj ni faros al vi bonon, ĉar la Eternulo promesis bonon al Izrael.
Joshua 6:22Kaj al la du viroj, kiuj esplorrigardis la landon, Josuo diris: Iru en la domon de la malĉastistino, kaj elkonduku el tie la virinon, kaj ĉiujn, kiuj estas ĉe ŝi, kiel vi ĵuris al ŝi.
Judges 1:24Kaj la esplorrigardantoj vidis viron, irantan el la urbo, kaj ili diris al li: Montru al ni la eniron en la urbon, kaj ni faros al vi favoraĵon.
2 Samuel 2:5David sendis senditojn al la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead, kaj dirigis al ili: Estu benataj de la Eternulo pro tio, ke vi faris tiun favorkoraĵon al via sinjoro, al Saul, kaj enterigis lin;
2 Samuel 9:1Kaj David diris: Ĉu ekzistas ankoraŭ iu, kiu restis el la domo de Saul, ke mi povu fari al li favorkoraĵon pro Jonatan?