Libro de Josuo 22:19
Se la lando de via posedaĵo ŝajnas al vi malpura, tiam transiru en la landon de la posedaĵo de la Eternulo, en kiu staras la loĝejo de la Eternulo, kaj prenu posedaĵon inter ni; sed kontraŭ la Eternulo ne ribelu, kaj kontraŭ ni ne ribelu, konstruante al vi altaron krom la altaro de la Eternulo, nia Dio.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 15:17Vi venigos ilin, kaj plantos ilin Sur la monto de Via heredo, Sur la loko, ho Eternulo, kiun Vi faris Via sidejo, En la sanktejo, ho Sinjoro, kiun pretigis Viaj manoj.
Leviticus 18:25Kaj malpuriĝis la tero, kaj Mi postulas respondon pri ĝia malbonagado, kaj la tero elĵetas siajn loĝantojn.
Joshua 18:1Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj kolektiĝis en Ŝilo, kaj ili starigis tie la tabernaklon de kunveno; kaj la lando estis jam submetita al ili.
2 Chronicles 11:16Post ili el ĉiuj triboj de Izrael tiuj homoj, kiuj havis la inklinon turnadi sin al la Eternulo, Dio de Izrael, venadis en Jerusalemon, por fari oferojn al la Eternulo, Dio de iliaj patroj.
Acts 10:14Sed Petro diris: Ho ne, Sinjoro, ĉar mi neniam manĝis ion profanan aŭ malpuran.