Libro de Josuo 23:1
Longan tempon post kiam la Eternulo donis al Izrael ripozon kontraŭ ĉiuj iliaj malamikoj ĉirkaŭe, Josuo maljuniĝis, atingis profundan aĝon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Deuteronomy 31:2Kaj li diris al ili: Mi havas hodiaŭ la aĝon de cent dudek jaroj, mi ne povas plu eliri nek eniri; kaj la Eternulo diris al mi: Vi ne transiros ĉi tiun Jordanon.
Joshua 13:1Josuo maljuniĝis, atingis profundan aĝon, kaj la Eternulo diris al li: Vi maljuniĝis, atingis profundan aĝon, kaj da tero restas ankoraŭ tre multe por ekposedi.
Joshua 22:4Nun la Eternulo, via Dio, donis ripozon al viaj fratoj, kiel Li diris al ili; turnu do vin nun, kaj iru al viaj tendoj sur la teron de via posedaĵo, kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de Jordan.
1 Kings 1:1La reĝo David maljuniĝis kaj atingis profundan aĝon; kaj oni kovris lin bone per vestoj, sed li ne povis varmiĝi.
1 Chronicles 27:1La Izraelidoj havis laŭ sia nombro ĉefojn de patrodomoj, milestrojn, centestrojn, kaj siajn inspektistojn, kiuj servis al la reĝo pri ĉiuj aferoj de la apartaĵoj, interŝanĝante sin ĉiumonate, en ĉiuj monatoj de la jaro. Ĉiu apartaĵo konsistis el dudek kvar mil.
2 Chronicles 14:5Li forigis el ĉiuj urboj de Judujo la altaĵojn kaj la kolonojn de la suno. Kaj la regno estis trankvila sub li.