Libro de Josuo 23:6
Penu do bone, ke vi observu kaj plenumu ĉion, skribitan en la libro de instruo de Moseo, ne forkliniĝante de ĝi dekstren nek maldekstren,
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Deuteronomy 12:32Ĉion, kion mi ordonas al vi, tion observu, ke vi ĝin plenumu; ne aldonu al tio, kaj ne deprenu de tio.
Deuteronomy 28:14kaj se vi ne dekliniĝos de ĉiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, dekstren nek maldekstren, por sekvi aliajn diojn, servante al ili.
1 Kings 2:3Kaj observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, irante laŭ Liaj vojoj, plenumante Liajn leĝojn, ordonojn, decidojn, kaj regulojn, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, por ke vi estu saĝa en ĉio, kion vi faros, kaj kien ajn vi vin turnos;
Jeremiah 9:3Per siaj langoj ili pafas mensogon kiel per pafarko, ne por vero ili fortiĝas sur la tero; ili iras de malbonago al malbonago, kaj Min ili ne konas, diras la Eternulo.
Ephesians 6:10Cetere, fortiĝu en la Sinjoro kaj en la forteco de lia potenco.
Revelation 21:8Sed por la timemaj kaj nekredemaj kaj abomenindaj kaj mortigistoj kaj malĉastuloj kaj sorĉistoj kaj idolanoj kaj ĉiuj mensoguloj, ilia lotaĵo estos en la lago, brulanta per fajro kaj sulfuro; tio estas la dua morto.