Libro de Josuo 24:2
Kaj Josuo diris al la tuta popolo: Tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael: Transe de la Rivero loĝis viaj patroj en la tempo antikva, Teraĥ, patro de Abraham kaj patro de Naĥor; kaj ili servis al aliaj dioj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 11:22Kaj Serug vivis tridek jarojn, kaj naskiĝis al li Naĥor.
Genesis 11:27Kaj jen estas la generaciaro de Teraĥ: al Teraĥ naskiĝis Abram, Naĥor, kaj Haran; kaj al Haran naskiĝis Lot.
Genesis 31:30Kaj se vi nun foriris, ĉar vi forte deziris esti en la domo de via patro, kial do vi ŝtelis miajn diojn?
Genesis 31:53La Dio de Abraham kaj la Dio de Naĥor juĝu inter ni, la Dio de ilia patro. Kaj Jakob ĵuris al li per la Timo de sia patro Isaak.
Deuteronomy 26:5Kaj vi ekparolos, kaj diros antaŭ la Eternulo, via Dio: Vaganta Siriano estis mia patro, kaj li foriris en Egiptujon kaj enloĝiĝis tie fremdule kun malmulte da homoj, kaj fariĝis tie popolo granda, forta, kaj multenombra;
1 Chronicles 1:27Abram (tio estas Abraham).