Libro de Josuo 24:7
Kaj ili ekkriis al la Eternulo, kaj Li aperigis mallumon inter vi kaj la Egiptoj, kaj venigis sur ilin la maron kaj kovris ilin. Kaj viaj okuloj vidis, kion Mi faris en Egiptujo; kaj vi loĝis en la dezerto dum longa tempo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 14:10Kiam Faraono alproksimiĝis, tiam la Izraelidoj levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen la Egiptoj iras post ili; kaj ili tre ektimis, kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo.
Exodus 14:27Kaj Moseo etendis sian manon super la maron, kaj la maro revenis en la komenco de la mateno, sur sian lokon, kaj la Egiptoj kuris renkonte al ĝi. Kaj la Eternulo ĵetis la Egiptojn en la mezon de la maro.
Numbers 14:33Kaj viaj filoj estos paŝtistoj en la dezerto dum kvardek jaroj, kaj portos vian malĉastecon, ĝis kiam viaj kadavroj konsumiĝos en la dezerto.
Deuteronomy 4:34Aŭ ĉu provis ia dio iri kaj preni al si unu popolon el inter alia popolo per provoj, per signoj, kaj per mirakloj, kaj per milito kaj per forta mano kaj per etendita brako kaj per grandaj teruraĵoj, simile al ĉio, kion faris al vi la Eternulo, via Dio, en Egiptujo, antaŭ viaj okuloj?
Joshua 5:6Ĉar dum kvardek jaroj la Izraelidoj iris en la dezerto, ĝis la tuta popolo militkapabla, kiu eliris el Egiptujo, elmortis, pro tio, ke ili ne obeis la voĉon de la Eternulo; al ili la Eternulo ĵuris, ke Li ne montros al ili la landon, pri kiu la Eternulo ĵuris al iliaj patroj, ke Li donos al ni landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.
Psalms 95:9Kiam viaj patroj Min incitis, Esploris kaj vidis Mian faron.