Libro de Josuo 3:5
Kaj Josuo diris al la popolo: Sanktigu vin, ĉar morgaŭ la Eternulo faros inter vi miraklojn.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 19:10Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru al la popolo kaj sanktigu ĝin hodiaŭ kaj morgaŭ, kaj ili lavu siajn vestojn.
Leviticus 20:7Sanktigu vin kaj estu sanktaj, ĉar Mi estas la Eternulo, via Dio.
Joshua 3:13Kaj kiam la plandoj de la piedoj de la pastroj, kiuj portas la keston de la Eternulo, la Sinjoro de la tuta tero, haltos en la akvo de Jordan, la akvo de Jordan detiriĝos, la akvo, kiu fluas de supre; kaj ĝi stariĝos, kiel unu muro.
Joshua 7:13Leviĝu, sanktigu la popolon, kaj diru: Sanktigu vin por morgaŭ; ĉar tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael: Anatemitaĵo estas inter vi, Izrael; vi ne povos rezisti antaŭ viaj malamikoj, ĝis vi forigos la anatemitaĵon el inter vi.
Job 1:5Kaj ĉiufoje, kiam la rondo de la festenaj tagoj estis finita, Ijob sendis, por sanktigi ilin, kaj li leviĝis frue matene kaj alportis bruloferojn laŭ la nombro de ili ĉiuj; ĉar, diris Ijob: Eble miaj filoj pekis kaj blasfemis Dion en sia koro. Tiel agadis Ijob ĉiam.
Psalms 86:10Ĉar Vi estas granda kaj Vi faras miraklojn; Vi sola estas Dio.