Libro de Josuo 3:7
Kaj la Eternulo diris al Josuo: En ĉi tiu tago Mi komencos altigi vin antaŭ la okuloj de la tuta Izrael, por ke ili sciu, ke kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Joshua 1:9Jen Mi ordonis al vi: estu forta kaj kuraĝa; ne havu teruron kaj ne timu; ĉar kun vi estas la Eternulo, via Dio, ĉie, kien vi iros.
Joshua 4:14En tiu tago la Eternulo altigis Josuon antaŭ la okuloj de la tuta Izrael; kaj ili komencis timi lin, kiel ili timis Moseon dum lia tuta vivo.
2 Chronicles 1:1Salomono, filo de David, fortikiĝis en sia regno; kaj la Eternulo, lia Dio, estis kun li kaj levis lin alte.
Psalms 18:35Vi donis al mi la ŝildon de Via savo; Kaj Via dekstra mano subtenas min, Kaj Via favoro min grandigas.
Philippians 1:20laŭ mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontiĝos, sed ke per ĉia liberparolo, kiel ĉiam, tiel ankaŭ nun, Kristo estos glorata en mia korpo, ĉu per vivo aŭ per morto.