Libro de Josuo 4:10
Kaj la pastroj, kiuj portis la keston, staris meze de Jordan, ĝis finiĝis ĉio, kion la Eternulo ordonis al Josuo diri al la popolo, konforme al ĉio, kion Moseo ordonis al Josuo. Kaj la popolo rapide transiris.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 12:39Kaj el la pasto, kiun ili elportis el Egiptujo, ili bakis macajn platpanojn, ĉar ĝi ankoraŭ ne fermentis; ĉar ili estis elpelitaj el Egiptujo kaj ne povis prokrasti, kaj ili eĉ ne pretigis al si manĝaĵon.
Deuteronomy 31:9Kaj Moseo skribis ĉi tiun instruon, kaj donis ĝin al la pastroj, idoj de Levi, kiuj portis la keston de la interligo de la Eternulo, kaj al ĉiuj plejaĝuloj de Izrael.
Joshua 3:16tiam la akvo, kiu fluis de supre, haltis, stariĝis kiel unu muro, tre malproksime, ĉe la urbo Adam, kiu estas apud Cartan; kaj la akvo, kiu fluis al la maro de la stepo, al la Sala Maro, tute foriris. Kaj la popolo transiris kontraŭ Jeriĥo.
Joshua 24:11Kaj vi transiris Jordanon kaj venis al Jeriĥo; kaj militis kontraŭ vi la loĝantoj de Jeriĥo, la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la Kanaanidoj kaj la Ĥetidoj kaj la Girgaŝidoj, la Ĥividoj kaj la Jebusidoj; sed Mi transdonis ilin en viajn manojn.
Proverbs 27:1Ne fanfaronu pri la morgaŭa tago; Ĉar vi ne scias, kion naskos la tago.
Isaiah 28:16Pro tio tiele diris la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi por fundamento kuŝigas ŝtonon en Cion, ŝtonon elprovitan, bazangulan, valoregan, fortikigitan fundamenton; la fidanto ne maltrankviliĝu.