Libro de Josuo 4:24
por ke ĉiuj popoloj de la tero sciu, ke la mano de la Eternulo estas forta, kaj por ke ili timu la Eternulon, vian Dion, en ĉiu tempo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 9:16sed nur por tio Mi vin konservis, ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni rakontu pri Mia nomo sur la tuta tero.
Exodus 15:16Falas sur ilin timo kaj teruro pro la grandeco de Via brako; Ili mutiĝas kiel ŝtono, ĝis pasas Via popolo, ho Eternulo, Ĝis pasas la popolo, kiun Vi akiris.
Deuteronomy 6:2por ke vi timu la Eternulon, vian Dion, observante ĉiujn Liajn leĝojn kaj Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi, vi kaj via filo kaj la filo de via filo, dum via tuta vivo, por ke vi longe vivu.
1 Samuel 17:46Hodiaŭ la Eternulo transdonos vin en mian manon, ke mi venkobatu vin kaj deprenu de vi vian kapon, kaj por ke mi donu hodiaŭ la kadavrojn de la Filiŝtaj taĉmentoj al la birdoj de la ĉielo kaj al la bestoj de la tero, por ke eksciu la tuta tero, ke Izrael havas Dion.
1 Kings 8:42(ĉar ili aŭdos pri Via granda nomo kaj pri Via forta mano kaj pri Via etendita brako), kaj li venos kaj preĝos en ĉi tiu domo:
2 Kings 19:19Sed nun, ho Eternulo, nia Dio, savu nin do kontraŭ liaj manoj, por ke ĉiuj regnoj de la tero eksciu, ke Vi, ho Eternulo, estas sola.