Libro de Josuo 6:19
Kaj la tuta arĝento kaj oro, kaj ĉiuj vazoj kupraj kaj feraj, estu sanktigitaj al la Eternulo; en la trezorejon de la Eternulo ili venos.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Leviticus 19:24En la kvara jaro ĉiuj ĝiaj fruktoj estu sanktaj, dankoferoj al la Eternulo.
2 Samuel 8:11Ilin ankaŭ la reĝo David dediĉis al la Eternulo, kune kun la arĝento kaj oro, kiun li dediĉis el tio, kion li akiris de ĉiuj nacioj, kiujn li venkis:
1 Kings 14:26Kaj li forprenis la trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la reĝa domo, ĉion li prenis; li prenis ankaŭ ĉiujn orajn ŝildojn, kiujn faris Salomono.
1 Chronicles 18:11Ankaŭ ĉi tiujn David dediĉis al la Eternulo, kune kun la arĝento kaj oro, kiun li prenis de ĉiuj nacioj: de Edom, de Moab, de la Amonidoj, de la Filiŝtoj, kaj de Amalek.
1 Chronicles 26:26Ĉi tiu Ŝelomit kaj liaj fratoj estis super ĉiuj trezoroj de la sanktaĵoj, kiujn sanktigis la reĝo David, la ĉefoj de patrodomoj, la milestroj, kaj la centestroj, kaj la militestroj.
1 Chronicles 26:28Ankaŭ ĉio, kion sanktigis la antaŭvidisto Samuel, kaj Saul, filo de Kiŝ, kaj Abner, filo de Ner, kaj Joab, filo de Ceruja, ĉio sanktigita estis sub la gardado de Ŝelomit kaj liaj fratoj.