Libro de Josuo 6:2
Kaj la Eternulo diris al Josuo: Vidu, Mi transdonis en vian manon Jeriĥon kaj ĝian reĝon kaj ĝiajn fortajn militistojn.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
1(Kaj Jeriĥo estis fermita kaj ŝlosita kontraŭ la Izraelidoj; neniu eliris, kaj neniu eniris.)
3Ĉirkaŭiru la urbon ĉiuj militistoj, ĉirkaŭiru la urbon unu fojon; tiel faru dum ses tagoj.
Cross References
Joshua 2:9kaj ŝi diris al la viroj: Mi scias, ke la Eternulo transdonis al vi la landon kaj ke teruro pri vi falis sur nin kaj ke timuliĝis antaŭ vi ĉiuj loĝantoj de la lando;
Joshua 5:13Kaj okazis, ke kiam Josuo estis apud Jeriĥo, li levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen viro staras antaŭ li kaj en sia mano li tenas nudigitan glavon. Kaj Josuo aliris al li, kaj diris al li: Ĉu vi estas nia, aŭ ĉu el niaj malamikoj?
Joshua 8:1Kaj la Eternulo diris al Josuo: Ne timu, kaj ne estu malkuraĝa; prenu kun vi ĉiujn militistojn, kaj leviĝu kaj iru al Aj; vidu, Mi transdonis en vian manon la reĝon de Aj kaj lian popolon kaj lian urbon kaj lian landon.
Joshua 12:9la reĝo de Jeriĥo, unu; la reĝo de Aj, kiu estas flanke de Bet-El, unu;
Judges 11:21Kaj la Eternulo, Dio de Izrael, transdonis Siĥonon kaj lian tutan popolon en la manojn de Izrael, kiu venkobatis ilin; kaj Izrael ekposedis la tutan landon de la Amoridoj, kiuj loĝis en tiu lando.
2 Samuel 5:19Kaj David demandis la Eternulon, dirante: Ĉu mi iru kontraŭ la Filiŝtojn? ĉu Vi transdonos ilin en mian manon? Kaj la Eternulo diris al David: Iru, ĉar Mi certe transdonos la Filiŝtojn en vian manon.