Libro de Josuo 6:22
Kaj al la du viroj, kiuj esplorrigardis la landon, Josuo diris: Iru en la domon de la malĉastistino, kaj elkonduku el tie la virinon, kaj ĉiujn, kiuj estas ĉe ŝi, kiel vi ĵuris al ŝi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Joshua 2:14Kaj la viroj diris al ŝi: Nia animo mortu anstataŭ via, se vi ne rakontos pri ĉi tiu nia afero; kaj kiam la Eternulo donos al ni la landon, tiam ni faros al vi favorkoraĵon kaj fidelaĵon.
Joshua 9:15Kaj Josuo faris pacon kun ili, kaj starigis interligon kun ili, por lasi ilin vivaj; kaj la ĉefoj de la komunumo ĵuris al ili.
Judges 1:25Kaj li montris al ili la eniron en la urbon, kaj ili venkobatis la urbon per glavo; sed tiun viron kaj lian tutan familion ili forliberigis.
2 Samuel 21:7Sed la reĝo indulgis Mefiboŝeton, filon de Jonatan, filo de Saul, pro la ĵuro antaŭ la Eternulo, kiu ekzistis inter ili, inter David kaj Jonatan, filo de Saul.
Ezekiel 17:13kaj li prenis iun el la reĝa idaro kaj faris kun li interligon kaj prenis de li ĵuron, kaj la potenculojn de la lando li forprenis,
Ezekiel 17:18Kaj ĉar li malŝatis la ĵuron kaj rompis la interligon, ĉar li donis sian manon kaj tamen faris ĉion ĉi tion, tial li ne saviĝos.