Libro de Josuo 6:5
Kaj kiam oni ektrumpetos per la jubilea korno kaj vi ekaŭdos la sonadon de la trumpeto, tiam la tuta popolo ekkriu per laŭta voĉo; kaj la muro de la urbo falos malsupren, kaj la popolo eniru, ĉiu rekte antaŭen.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 19:19Kaj la sonado de la korno fariĝadis ĉiam pli kaj pli forta; Moseo paroladis, kaj Dio respondadis al li per voĉo.
Joshua 6:20Kaj la popolo ekkriis, kaj oni ektrumpetis per trumpetoj. Kaj kiam la popolo ekaŭdis la sonadon de la trumpeto, la popolo ekkriis per laŭta voĉo; kaj la muro falis malsupren, kaj la popolo eniris en la urbon, ĉiu rekte antaŭen, kaj ili prenis la urbon.
Judges 20:37Kaj la embuskuloj rapidis kaj ĵetis sin kontraŭ Gibean, kaj la embuskuloj eniris kaj batis la tutan urbon per glavo.
1 Samuel 17:20Kaj David leviĝis frue matene, lasis la ŝafojn al la gardisto, prenis la portotaĵon kaj iris, kiel ordonis al li Jiŝaj, kaj venis al la tendaro, kiam la militistaro eliris por sin aranĝi kaj oni trumpetis por batalo.
2 Chronicles 13:14La Judoj sin returnis, kaj ekvidis, ke ili havas batalon antaŭe kaj malantaŭe. Tiam ili ekkriis al la Eternulo, kaj la pastroj ektrumpetis per la trumpetoj.
Isaiah 25:12Kaj viajn altajn fortikajn murojn Li renversos, malaltigos, ĵetos sur la teron al la polvo.