Libro de Josuo 7:11
Izrael pekis, kaj ili agis kontraŭ Mia interligo, kiun Mi donis al ili, kaj ili prenis el la anatemitaĵo, kaj ŝtelis, kaj mensoge neis, kaj metis inter siajn vazojn.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
10Tiam la Eternulo diris al Josuo: Leviĝu! por kio vi ĵetis vin vizaĝaltere?
Cross References
Deuteronomy 17:2Se troviĝos inter vi en iu el viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi, viro aŭ virino, kiu faras malbonon antaŭ la Eternulo, via Dio, malobeante Lian interligon;
Joshua 7:1Sed la Izraelidoj pekis kontraŭ la anatemo: Aĥan, filo de Karmi, filo de Zabdi, filo de Zeraĥ, el la tribo de Jehuda, prenis el la anatemitaĵo, kaj la kolero de la Eternulo ekflamis kontraŭ la Izraelidoj.
Joshua 23:16Se vi malobeos la interligon de la Eternulo, via Dio, kiun Li starigis kun vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adoros ilin: tiam ekflamos kontraŭ vin la kolero de la Eternulo, kaj vi forpereos rapide de sur la bona tero, kiun Li donis al vi.
2 Kings 5:25Kiam li venis kaj aperis antaŭ sia sinjoro, Eliŝa diris al li: De kie vi venas, Geĥazi? Ĉi tiu respondis: Via servanto nenien iris.
Isaiah 24:5Kaj la tero estas malpurigita de siaj loĝantoj; ĉar ili malobeis la instruon, ŝanĝis la leĝon, detruis la eternan interligon.
Jeremiah 31:32ne tian, kiel la interligo, kiun Mi faris kun iliaj patroj, en la tago, kiam Mi prenis ilian manon, por elkonduki ilin el la lando Egipta, la interligo, kiun ili malobeis kaj Mi devis altrudi al ili, diras la Eternulo;