Libro de Josuo 7:13
Leviĝu, sanktigu la popolon, kaj diru: Sanktigu vin por morgaŭ; ĉar tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael: Anatemitaĵo estas inter vi, Izrael; vi ne povos rezisti antaŭ viaj malamikoj, ĝis vi forigos la anatemitaĵon el inter vi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 34:27La filoj de Jakob venis al la mortigitoj, kaj prirabis la urbon pro tio, ke ili senhonorigis ilian fratinon.
Deuteronomy 13:6Se logos vin sekrete via frato, filo de via patrino, aŭ via filo, aŭ via filino, aŭ la edzino en viaj brakoj, aŭ via amiko plej intima, dirante: Ni iru kaj servu al aliaj dioj, kiujn ne konis vi nek viaj patroj,
Joshua 6:18Sed vi gardu vin kontraŭ la anatemitaĵo, por ke vi ne anatemiĝu, se vi prenos ion el la anatemitaĵo, kaj por ke vi ne faligu anatemon sur la tendaron de Izrael kaj ne malfeliĉigu ĝin.
2 Chronicles 28:10Nun la loĝantojn de Judujo kaj Jerusalem vi intencas subigi al vi kiel sklavojn kaj sklavinojn. Sed per tio vi fariĝos ja kulpaj antaŭ la Eternulo, via Dio.
Joel 2:16Kunvenigu la popolon, sanktigu la komunumon, invitu la maljunulojn, kolektu la malgrandajn infanojn kaj suĉinfanojn; fianĉo eliru el sia ĉambro, kaj fianĉino el sub sia baldakeno.
Matthew 7:5Hipokritulo, eligu unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos, por eltiri la lignereton el la okulo de via frato.