Libro de Josuo 8:2
Kaj agu kun Aj kaj kun ĝia reĝo, kiel vi agis kun Jeriĥo kaj kun ĝia reĝo; nur ilian militakiraĵon kaj iliajn brutojn vi povas rabi por vi. Faru insidon malantaŭ la urbo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Deuteronomy 3:2Kaj la Eternulo diris al mi: Ne timu lin; ĉar en vian manon Mi transdonis lin kaj lian tutan popolon kaj lian landon, kaj vi faros al li, kiel vi faris al Siĥon, la reĝo de la Amoridoj, kiu loĝis en Ĥeŝbon.
Joshua 6:21Kaj ili ekstermis per glavo ĉion, kio estis en la urbo, la virojn kaj virinojn, junulojn kaj maljunulojn, bovojn kaj ŝafojn kaj azenojn.
Joshua 8:9Kaj Josuo sendis ilin, kaj ili iris en insidejon, kaj ili eksidis inter Bet-El kaj Aj, okcidente de Aj. Kaj Josuo pasigis tiun nokton meze de la popolo.
Joshua 8:14Kiam la reĝo de Aj tion ekvidis, tiam la loĝantoj de la urbo rapide leviĝis kaj eliris kontraŭ Izraelon milite, li kaj lia tuta popolo, sur difinitan lokon antaŭ la valo. Kaj li ne sciis, ke estas kontraŭ li insido malantaŭ la urbo.
Joshua 8:24Kaj kiam Izrael mortigis ĉiujn loĝantojn de Aj sur la kampo, en la dezerto, kien tiuj ilin postkuris, kaj ĉiuj falis de glavo ĝis plena ekstermiĝo, tiam ĉiuj Izraelidoj reiris en la urbon Aj kaj mortigis tie ĉiujn per glavo.
Joshua 9:3Kaj la loĝantoj de Gibeon aŭdis, kion faris Josuo al Jeriĥo kaj al Aj,