Libro de Josuo 8:33
Kaj la tuta Izrael kaj liaj plejaĝuloj kaj oficistoj kaj liaj juĝistoj staris ĉe ambaŭ flankoj de la kesto, kontraŭ la pastroj Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, kiel la fremduloj, tiel ankaŭ la indiĝenoj; duono staris kontraŭ la monto Gerizim, kaj la dua duono kontraŭ la monto Ebal, kiel ordonis antaŭe Moseo, servanto de la Eternulo, por beni la popolon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
32Kaj li skribis tie sur la ŝtonoj kopion de la instruo de Moseo, kiun li skribis antaŭ la Izraelidoj.
Cross References
Exodus 12:49La sama leĝo estu por la indiĝeno, kaj por la aligentulo, kiu enloĝiĝis inter vi.
Numbers 15:15Por la tuta komunumo devas esti unu leĝo, por vi kaj por la fremdulo inter vi; leĝo eterna en viaj generacioj, kiel por vi, tiel ankaŭ por la fremdulo, estu antaŭ la Eternulo.
Numbers 15:29Kiel por la indiĝeno el la Izraelidoj, tiel ankaŭ por la fremdulo, kiu loĝas inter ili, unu leĝo estu por vi por tiu, kiu eraris.
Deuteronomy 27:11Kaj Moseo ordonis al la popolo en tiu tago, dirante:
Deuteronomy 29:10Vi ĉiuj staras hodiaŭ antaŭ la Eternulo, via Dio; viaj estroj, viaj triboj, viaj plejaĝuloj, kaj viaj oficistoj, ĉiuj Izraelidoj;
Deuteronomy 31:12Kunvenigu la popolon, la virojn kaj la virinojn kaj la infanojn, kaj viajn fremdulojn, kiuj estos en viaj urboj, por ke ili aŭdu kaj lernu, kaj timu la Eternulon, vian Dion, kaj penu plenumi ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo.