Libro de Josuo 8:35
El ĉio, kion ordonis Moseo, ne estis eĉ unu vorto, kiun ne antaŭlegis Josuo antaŭ la tuta komunumo de Izrael, kaj antaŭ la virinoj, infanoj, kaj fremduloj, kiuj estis inter ili.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Deuteronomy 4:2Ne aldonu al tio, kion mi ordonas al vi, kaj ne deprenu de ĝi; sed observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi ordonas al vi.
Deuteronomy 29:10Vi ĉiuj staras hodiaŭ antaŭ la Eternulo, via Dio; viaj estroj, viaj triboj, viaj plejaĝuloj, kaj viaj oficistoj, ĉiuj Izraelidoj;
Deuteronomy 31:12Kunvenigu la popolon, la virojn kaj la virinojn kaj la infanojn, kaj viajn fremdulojn, kiuj estos en viaj urboj, por ke ili aŭdu kaj lernu, kaj timu la Eternulon, vian Dion, kaj penu plenumi ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo.
Nehemiah 8:2Kaj la pastro Ezra alportis la instruon antaŭ la komunumon, antaŭ la virojn kaj virinojn, antaŭ ĉiujn, kiuj povis kompreni, en la unua tago de la sepa monato.
Jeremiah 26:2Tiele diras la Eternulo: Stariĝu sur la korto de la domo de la Eternulo, kaj parolu pri ĉiuj urboj de Judujo, kiuj venas en la domon de la Eternulo por adorkliniĝi, ĉiujn vortojn, kiujn Mi ordonis al vi diri al ili; ne mankigu eĉ unu vorton.
Mark 10:14Sed Jesuo, vidinte tion, indignis, kaj diris al ili: Lasu la infanojn veni al mi; ne malhelpu ilin, ĉar el tiaj estas la regno de Dio.