Libro de Josuo 9:14
Tiam la homoj prenis iom el ilia pano, kaj la Eternulon ili ne demandis.
Londona Biblio
In The King James Version
And the men took of their victuals, and asked not counsel at the mouth of the LORD.
In Context
Cross References
Exodus 28:30Kaj metu sur la juĝan surbrustaĵon la signojn de lumo kaj la signojn de justo, por ke ili estu sur la koro de Aaron, kiam li eniros antaŭ la Eternulon; kaj Aaron ĉiam portu la juĝon de la filoj de Izrael sur sia koro antaŭ la Eternulo.
Judges 1:1Post la morto de Josuo la Izraelidoj demandis la Eternulon, dirante: Kiu el ni plej antaŭe devas iri kontraŭ la Kanaanidojn, por militi kontraŭ ili?
Judges 20:28kaj Pineĥas, filo de Eleazar, filo de Aaron, staris antaŭ ĝi en tiu tempo); kaj ili diris: Ĉu ni devas plue elpaŝi batale kontraŭ niajn fratojn la Benjamenidojn, aŭ ĉu ni devas ĉesi? Kaj la Eternulo diris: Iru, ĉar morgaŭ Mi transdonos ilin en viajn manojn.
1 Samuel 22:10Kaj ĉi tiu demandis pri li la Eternulon, kaj donis al li manĝaĵon, kaj ankaŭ la glavon de la Filiŝto Goljat li donis al li.
1 Samuel 30:7Kaj David diris al Ebjatar, la pastro, filo de Aĥimeleĥ: Volu alporti al mi la efodon; kaj Ebjatar alportis la efodon al David.
2 Samuel 5:19Kaj David demandis la Eternulon, dirante: Ĉu mi iru kontraŭ la Filiŝtojn? ĉu Vi transdonos ilin en mian manon? Kaj la Eternulo diris al David: Iru, ĉar Mi certe transdonos la Filiŝtojn en vian manon.