Juĝistoj 11:39
Kaj kiam pasis la du monatoj, ŝi revenis al sia patro, kaj li plenumis sur ŝi sian sanktan promeson, kiun li faris; kaj ŝi ne ekkonis viron. Kaj fariĝis moro en Izrael,
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Deuteronomy 12:31Ne agu tiel koncerne la Eternulon, vian Dion; ĉar ĉion, kion abomenas la Eternulo, kion Li malamas, ili faras por siaj dioj, kaj eĉ siajn filojn kaj filinojn ili forbruligas per fajro al siaj dioj.
1 Samuel 1:11Kaj ŝi faris sanktan promeson, kaj diris: Ho Eternulo Cebaot! se Vi rigardos la suferon de Via sklavino kaj rememoros min kaj ne forgesos Vian sklavinon kaj donos al Via sklavino idon virseksan, tiam mi fordonos lin al la Eternulo por la tuta tempo de lia vivo, kaj tondilo ne tuŝos lian kapon.
1 Samuel 1:24Kaj post kiam ŝi demamigis lin, ŝi venigis lin kun si kune kun tri bovoj kaj unu efo da faruno kaj felsako da vino, kaj ŝi venigis lin en la domon de la Eternulo en Ŝilo; kaj la knabo estis ankoraŭ juna.
1 Samuel 2:18Samuel estis servisto antaŭ la Eternulo; la knabo estis zonita per lina efodo.
Isaiah 66:3Unu buĉas bovon, alia mortigas homon; unu buĉoferas ŝafidon, alia rompas la kolon al hundo; unu alportas farunoferon, alia sangon de porko; unu incensas olibanon, alia preĝas al idolo. Sed kiel ili elektis al si siajn vojojn kaj ilia animo ĝuas ilian abomenindaĵon,