Juĝistoj 13:6
Kaj la virino iris, kaj diris al sia edzo jene: Dia homo venis al mi, kaj lia aspekto estis kiel la aspekto de anĝelo de Dio, tre respektinda; kaj mi ne demandis lin, de kie li estas, kaj sian nomon li ne diris al mi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 32:29Kaj Jakob demandis, dirante: Diru vian nomon. Sed tiu diris: Por kio vi demandas mian nomon? Kaj li benis lin tie.
Exodus 3:6Ankoraŭ Li diris: Mi estas la Dio de via patro, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob. Kaj Moseo kovris sian vizaĝon, ĉar li timis rigardi Dion.
Joshua 14:6Kaj aliris la idoj de Jehuda al Josuo en Gilgal, kaj diris al li Kaleb, filo de Jefune, Kenizido: Vi scias tion, kion la Eternulo diris al Moseo, la homo de Dio, pri mi kaj pri vi en Kadeŝ-Barnea.
Judges 13:17Kaj Manoaĥ diris al la anĝelo de la Eternulo: Kia estas via nomo? ke ni povu honori vin, kiam plenumiĝos via vorto.
1 Samuel 2:27Kaj venis homo de Dio al Eli, kaj diris al li: Tiel diras la Eternulo: Mi montris Min ja al la domo de via patro, kiam ili estis en Egiptujo, en la domo de Faraono;
1 Kings 17:18Tiam ŝi diris al Elija: Kio estas inter mi kaj vi, homo de Dio? Vi venis al mi, por rememorigi pri miaj pekoj kaj mortigi mian filon!