bible.software › Juĝistoj › Juĝistoj 14 › Juĝistoj 14:18
Juĝistoj 14:18
Kaj la urbanoj diris al li en la sepa tago, antaŭ la subiro de la suno: Kio estas pli dolĉa ol mielo? kaj kio estas pli forta ol leono? Kaj li diris al ili: Se vi ne plugus per mia bovidino, Vi ne trovus la solvon de mia enigmo.
Londona Biblio
In The King James Version
And the men of the city said unto him on the seventh day before the sun went down, What is sweeter than honey? and what is stronger than a lion? And he said unto them, If ye had not plowed with my heifer, ye had not found out my riddle.
In Context
17Kaj ŝi ploris antaŭ li dum la sep tagoj, kiujn daŭris ĉe ili la festeno; en la sepa tago li diris al ŝi la solvon, ĉar ŝi tre insistis. Kaj ŝi diris la solvon de la enigmo al la filoj de ŝia popolo.
19Kaj venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj li iris en Aŝkelonon kaj mortigis tie tridek homojn kaj prenis iliajn vestojn kaj donis la kompletojn de iliaj vestoj al la solvintoj de la enigmo. Sed ekflamis lia kolero, kaj li foriris en la domon de sia patro.
Read all of Juĝistoj 14
Cross References
Psalms 81:16Kaj Mi manĝigus al ili grason de tritiko, Kaj Mi satigus vin per mielo el roko.
Ezekiel 1:10La aspekto de iliaj vizaĝoj estis kiel vizaĝo homa, kaj kiel vizaĝo leona sur la dekstra flanko de ĉiuj kvar, kiel vizaĝo bova sur la maldekstra flanko de ĉiuj kvar, kaj kiel vizaĝo agla ĉe ĉiuj kvar.
This Verse In Other Editions
Study Juĝistoj 14:18