Juĝistoj 15:14
Kiam li venis al Leĥi, la Filiŝtoj ĝojkriante iris renkonte al li. Sed venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj la ŝnuroj, kiuj estis sur liaj brakoj, fariĝis kiel lino, bruligita de fajro, kaj liaj katenoj disfalis de liaj manoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 14:3Faraono diros pri la Izraelidoj: Ili perdis la vojon en la lando, la dezerto ilin ŝlosis.
Judges 3:10Kaj estis sur li la spirito de la Eternulo, kaj li estis juĝisto de Izrael. Kaj li eliris milite, kaj la Eternulo transdonis en lian manon Kuŝan-Riŝataimon, reĝon de Mezopotamio, kaj lia mano fariĝis forta super Kuŝan-Riŝataim.
Judges 14:6Kaj venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj li disŝiris lin, kiel oni disŝiras kapridon, kvankam li nenion havis en sia mano. Kaj li ne diris al siaj gepatroj, kion li faris.
Judges 15:9Tiam la Filiŝtoj iris kaj stariĝis tendare en la regiono de Jehuda kaj etendiĝis ĝis Leĥi.
Judges 16:12Tiam Delila prenis novajn ŝnurojn kaj ligis lin per ili, kaj diris al li: Filiŝtoj iras al vi, Ŝimŝon! Dume la embuskuloj sidis en alia ĉambro. Kaj li deŝiris ilin de siaj brakoj kiel fadenon.
1 Samuel 4:5Kaj kiam la kesto de interligo de la Eternulo venis en la tendaron, tiam la tuta Izrael faris tian grandan kriadon, ke la tero ekbruis.