Juĝistoj 16:24
Kaj la popolo vidis lin, kaj gloris sian dion, dirante: Nia dio transdonis en niajn manojn nian malamikon kaj la ruiniganton de nia lando kaj la mortiginton de multaj el ni.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Deuteronomy 32:27Se Mi ne timus, ke ĉagrenus Min la malamikoj, Ke eble fieriĝus iliaj premantoj, Kaj dirus: Nia mano estas potenca, Kaj ne la Eternulo faris ĉion ĉi tion.
Judges 15:14Kiam li venis al Leĥi, la Filiŝtoj ĝojkriante iris renkonte al li. Sed venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj la ŝnuroj, kiuj estis sur liaj brakoj, fariĝis kiel lino, bruligita de fajro, kaj liaj katenoj disfalis de liaj manoj.
1 Samuel 31:9Tiam ili dehakis lian kapon kaj deprenis liajn armilojn kaj sendis en la landon de la Filiŝtoj ĉirkaŭen, por anonci en la domo de iliaj idoloj kaj al la popolo.
Isaiah 37:20Sed nun, ho Eternulo, nia Dio, savu nin kontraŭ liaj manoj, por ke ĉiuj regnoj de la tero eksciu, ke Vi, ho Eternulo, estas sola.
Daniel 5:4Ili trinkis vinon, kaj gloris la diojn orajn kaj arĝentajn, kuprajn, ferajn, lignajn, kaj ŝtonajn.
Habakkuk 1:16Tial ili alportas oferojn al sia reto, incensas al sia fiŝreto; ĉar per ĉi tiuj grasiĝis ilia parto kaj boniĝis ilia manĝaĵo.