Juĝistoj 16:25
Kiam ilia koro gajiĝis, ili diris: Voku Ŝimŝonon, ke li amuzu nin. Kaj oni vokis Ŝimŝonon el la malliberejo, kaj li faris amuzon al ili, kaj oni starigis lin inter la kolonoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Judges 9:27Kaj ili eliris sur la kampon kaj ŝirkolektis siajn vinberojn kaj elpremis ilin kaj faris feston kaj iris en la domon de sia dio kaj manĝis kaj drinkis kaj malbenis Abimeleĥon.
Judges 19:6Kaj ili restis, kaj ambaŭ kune manĝis kaj trinkis. Kaj la patro de la juna virino diris al la viro: Mi petas vin, tranoktu kaj ĝojigu vian koron.
2 Samuel 13:28Kaj Abŝalom ordonis al siaj servantoj jene: Rigardu, mi petas, kiam la koro de Amnon gajiĝos de vino, kaj mi diros al vi, ke vi frapu Amnonon, tiam mortigu lin, ne timu; ĉar ja mi ordonis al vi; estu senhezitaj kaj kuraĝaj.
Esther 3:15La kurieroj eliris rapide kun la ordono de la reĝo. La leĝo estis donita en la kastelurbo Ŝuŝan. La reĝo kaj Haman sidiĝis, por drinki, sed la urbo Ŝuŝan estis konsternita.
Psalms 35:15Sed kiam mi difektiĝis, ili ĝojis, kaj ili kuniĝis; Kuniĝis kontraŭ mi la senkoruloj, kiam mi ne atendis: Ili ŝiris kaj ne ĉesis.
Psalms 69:26Ĉar tiun, kiun Vi frapis, ili persekutas, Kaj la suferojn de Viaj batitoj ili rakontas.