Juĝistoj 17:10
Tiam Miĥa diris al li: Restu ĉe mi kaj estu por mi patro kaj pastro, kaj mi donados al vi po dek arĝentaj moneroj ĉiujare kaj necesajn vestojn kaj manĝaĵon. Kaj la Levido iris.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
11Kaj la Levido konsentis resti ĉe tiu homo, kaj la junulo estis por li kiel unu el liaj filoj.
Cross References
Genesis 45:8Sciu do, ne vi sendis min ĉi tien, sed Dio; kaj Li faris min patro al Faraono, kaj sinjoro super lia tuta domo, kaj reganto super la tuta Egipta lando.
Judges 18:4Kaj li diris al ili: Tiel kaj tiel agis kun mi Miĥa, kaj li dungis min, kaj mi fariĝis pastro por li.
1 Samuel 2:36Kaj ĉiu, kiu restos el via domo, venos kaj kliniĝos antaŭ li ĝis la tero pro malgranda monero kaj pro bulo da pano, kaj diros: Mi petas, lasu min aliĝi al ia el la pastraĵoj, por ke mi povu manĝi pecon da pano.
2 Kings 6:21Kaj la reĝo de Izrael diris al Eliŝa, kiam li ekvidis ilin: Ĉu mi ne mortigu ilin? ĉu mi ne mortigu ilin, mia patro?
2 Kings 13:14Eliŝa malsaniĝis per sia malsano, de kiu li estis mortonta. Venis al li Joaŝ, reĝo de Izrael, kaj ploris super li, kaj diris: Mia patro, mia patro, ĉaro de Izrael kaj liaj rajdistoj!
Isaiah 22:21kaj Mi vestos lin per via ĥitono kaj zonos per via zono, kaj vian regadon Mi transdonos en lian manon; kaj li estos patro por la loĝantoj de Jerusalem kaj por la domo de Jehuda.