Juĝistoj 17:3
Kaj li redonis la mil kaj cent arĝentajn monerojn al sia patrino. Kaj lia patrino diris: Mi dediĉis la arĝenton al la Eternulo el mia mano por mia filo, por fari figuron kaj idolon; nun mi redonas ĝin al vi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 20:23Ne faru antaŭ Mi diojn arĝentajn, kaj diojn orajn ne faru al vi.
Leviticus 19:4Ne turnu vin al idoloj, kaj diojn fanditajn ne faru al vi: Mi estas la Eternulo, via Dio.
Deuteronomy 27:15Malbenita estu la homo, kiu faros idolon skulptitan aŭ fanditan, abomenaĵon antaŭ la Eternulo, manfaritaĵon de artisto, kaj starigos ĝin sekrete. Kaj la tuta popolo respondos kaj diros: Amen.
Judges 18:5Kaj ili diris al li: Demandu, ni petas, Dion, por ke ni eksciu, ĉu estos sukcesa nia vojo, kiun ni iras.
Psalms 115:4Iliaj idoloj estas arĝento kaj oro, Faritaĵo de homaj manoj.
Isaiah 44:9Ĉiuj, kiuj faras idolojn, estas vantaĵo, kaj iliaj amataĵoj estas senutilaj, kaj ili mem estas atestantoj; ili ne vidas kaj ne komprenas, tial ili estos hontigataj.