bible.software › Juĝistoj › Juĝistoj 19 › Juĝistoj 19:10
Juĝistoj 19:10
Sed la viro ne volis tranokti; li leviĝis kaj iris. Kaj li venis al la ĉirkaŭaĵo de Jebus (tio estas Jerusalem); kun li estis paro da ŝarĝitaj azenoj, kaj ankaŭ lia kromedzino.
Londona Biblio
In The King James Version
But the man would not tarry that night, but he rose up and departed, and came over against Jebus, which is Jerusalem; and there were with him two asses saddled, his concubine also was with him.
In Context
9Kaj la viro leviĝis, por iri, li kaj lia kromedzino kaj lia junulo. Sed lia bopatro, la patro de la juna virino, diris al li: Jen finiĝis la tago kaj fariĝas vespero, tranoktu do, mi petas; jen la tago finiĝis, tranoktu ĉi tie, ke via koro faru al si ĝojon; morgaŭ frue vi leviĝos, por iri vian vojon, kaj vi iros al via tendo.
11Kiam ili estis antaŭ Jebus, la tago jam forte kliniĝis. Kaj la junulo diris al sia sinjoro: Venu, ni eniru en ĉi tiun urbon de la Jebusidoj, kaj ni tranoktu en ĝi.
Read all of Juĝistoj 19
Cross References
Joshua 15:63Sed la Jebusidojn, loĝantojn de Jerusalem, la Jehudaidoj ne povis forpeli; kaj la Jebusidoj restis kun la Jehudaidoj en Jerusalem ĝis la nuna tago.
Judges 1:8Kaj la Jehudaidoj militis kontraŭ Jerusalem kaj prenis ĝin kaj venkobatis ĝin per glavo, kaj la urbon ili forbruligis.
1 Chronicles 11:4Kaj David kaj ĉiuj Izraelidoj iris en Jerusalemon (tio estas, en Jebuson). Tie la Jebusidoj estis la loĝantoj de la lando.
This Verse In Other Editions
Study Juĝistoj 19:10