Juĝistoj 21:1
Kaj la Izraelidoj ĵuris en Micpa, dirante: Neniu el ni donos sian filinon edzinige al Benjamenido.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 34:12Gardu vin, ke vi ne faru interligon kun la loĝantoj de la lando, en kiun vi venos, por ke tio ne fariĝu falilo inter vi;
Judges 11:30Kaj Jiftaĥ faris sanktan promeson al la Eternulo, kaj diris: Se Vi transdonos la Amonidojn en miajn manojn,
Judges 20:8Kaj leviĝis la tuta popolo kiel unu homo, kaj diris: Neniu el ni iros al sia tendo, kaj neniu el ni revenos al sia domo;
Judges 21:5Kaj la Izraelidoj diris: Kiu homo el ĉiuj triboj de Izrael ne venis kun la komunumo al la Eternulo? Ĉar estis farita granda ĵuro pri tiuj, kiuj ne venis al la Eternulo en Micpan, ke ili estos mortigitaj.
Judges 21:18kaj ni ne povas doni al ili edzinojn el niaj filinoj, ĉar la Izraelidoj ĵuris, dirante: Malbenita estu tiu, kiu donos edzinon al Benjamenido.
1 Samuel 14:24La Izraelidoj estis lacaj en tiu tago; sed Saul ĵurligis la popolon, dirante: Malbenita estu tiu, kiu manĝos panon antaŭ la vespero, antaŭ ol mi venĝos al miaj malamikoj. Kaj la tuta popolo ne gustumis panon.