Juĝistoj 21:4
La morgaŭan tagon la popolo leviĝis frue kaj konstruis tie altaron kaj oferis bruloferojn kaj pacoferojn.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 20:24Altaron el tero faru al Mi, kaj oferu sur ĝi viajn bruloferojn kaj pacoferojn, viajn ŝafojn kaj viajn bovojn; sur ĉiu loko, kie Mi memorigos Mian nomon, Mi venos al vi kaj benos vin.
Judges 6:26kaj konstruu altaron al la Eternulo, via Dio, sur la supro de ĉi tiu roko, laŭ la reguloj, kaj prenu la duan bovon, kaj alportu bruloferon sur la ligno de la sankta stango, kiun vi dehakos.
2 Samuel 24:18En tiu tago venis Gad al David, kaj diris al li: Iru, starigu altaron al la Eternulo en la draŝejo de Aravna, la Jebusido.
1 Kings 8:64En tiu tago la reĝo sanktigis la mezon de la korto, kiu estis antaŭ la domo de la Eternulo; ĉar li faris tie la bruloferon kaj la farunoferon kaj alportis ofere la sebon de la pacoferoj; ĉar la kupra altaro, kiu estis antaŭ la Eternulo, estis tro malgranda, por doni lokon al la brulofero kaj la farunofero kaj la sebo de la pacoferoj.
Hosea 5:15Mi iros returne sur Mian lokon, ĝis ili konfesos sian kulpon kaj serĉos Mian vizaĝon; kiam ili suferos, ili Min serĉos, kaj diros: