Judges 3:31
Post li estis Ŝamgar, filo de Anat; li mortigis sescent virojn el la Filiŝtoj per bova bastono; kaj li ankaŭ savis Izraelon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
30Kaj en tiu tago Moab humiliĝis sub la manojn de la Izraelidoj; kaj la lando ripozis dum okdek jaroj.
Cross References
Judges 2:16Kaj la Eternulo starigis juĝistojn, kiuj savis ilin el la manoj de iliaj rabintoj;
Judges 4:3Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo; ĉar tiu havis naŭcent ferajn ĉarojn, kaj li forte premis la Izraelidojn dum dudek jaroj.
Judges 5:8Oni elektis novajn diojn; Kaj tiam milito aperis antaŭ la pordego. Ĉu iu vidis ŝildon aŭ lancon Ĉe la kvardek miloj de Izrael?
Judges 10:11Kaj la Eternulo diris al la Izraelidoj: Mi savis ja vin de la Egiptoj kaj de la Amoridoj kaj de la Amonidoj kaj de la Filiŝtoj.
Judges 11:4Post kelka tempo ekmilitis la Amonidoj kontraŭ Izrael.
1 Samuel 4:1Kaj Samuel parolis al la tuta Izrael. Kaj Izrael eliris milite kontraŭ la Filiŝtojn, kaj stariĝis tendare apud Eben-Ezer, kaj la Filiŝtoj stariĝis tendare apud Afek.