Juĝistoj 6:16
Kaj la Eternulo diris al li: Sed Mi estos kun vi, kaj vi venkobatos la Midjanidojn kiel unu homon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 3:12Kaj Li diris: Mi estos kun vi; kaj tio estu por vi signo, ke Mi vin sendis: kiam vi estos elkondukinta Mian popolon el Egiptujo, vi faros servon al Dio sur ĉi tiu monto.
Joshua 1:5Neniu rezistos al vi dum via tuta vivo; kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi; Mi ne foriros de vi kaj Mi ne forlasos vin.
Judges 2:18Kaj kiam la Eternulo starigis por ili juĝistojn, kaj la Eternulo estis kun la juĝisto, kaj savadis ilin el la manoj de iliaj malamikoj dum la tuta vivo de la juĝisto, ĉar la Eternulo kompatis ilin, kiam ili ĝemis pro siaj turmentantoj kaj premantoj:
Ruth 2:4Kaj jen Boaz venis el Bet-Leĥem, kaj li salutis la rikoltistojn: La Eternulo estu kun vi! Kaj ili respondis al li: La Eternulo vin benu!
Isaiah 41:14Ne timu, vermo Jakob, malmultulo Izrael! Mi vin helpos, diras la Eternulo; kaj via Liberiganto estas la Sanktulo de Izrael.
Matthew 28:20instruante ilin observi ĉion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo.